BLASFEMO-KASO ("Svärkassan")Oni ne povas diri
ke nia patrino estis religiema,
sed ŝi opiniis ke ni
partoprenu en la dimanĉa lernejo
kaj ĉiu vespere legu
”dio, kiu amas la infanojn”.
Kiam ni iom post iom
forlasis la dimanĉan lernejon
kaj la vesperan preĝon,
ni ekuzis aliajn esprimojn
kun ne belaj vortoj.
Tiam ni promesis al la patrino
komenci pripensi la lingvon
kaj krome punpagi 5 oerojn
je ĉiu blasfemo.
Nia pli juna fratino
neniam devis punpagi
pro ne bela parolo,
sed ŝi zorgeme raportis
ĉiu-foje kiam ni blasfemis
kaj foj-foje iu de ni devis
punpagi 5 oerojn.
En tiu jaro je kristnasko
nia patrino aĉetis tablo-tukon
per monoj el ”la blasfemo-kaso”.
Novan vakstolon por la manĝotablo
ŝi jam delonge deziris.
Spite la propeka mono
ŝi opiiniis ke tio estis
”benate bona tuko”.
(Översättningen är gjord av Lars Westman)
Dikten på svenska